搜尋結果
Hajko (el japana 俳句, haiku) estas tradicia japana poeziaĵo konsistanta el unu vertikala 17-silaba linio, enhavanta tri fonetikajn partojn de 5, 7, 5 silaboj. En Esperanto, hajkoj aperas en tri horizontalaj linioj de 5, 7, 5 silaboj. Tamen, ekzistas kritikaj voĉoj pri la distribuo de silaboj, kiel Vicente Haya [1] aŭ Jaime Lorente [2] .